Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gare du Nord (pariza metrostacio) kaj Gare du Nord USFRT (pariza metrostacio). |
Gare du Nord | |||
---|---|---|---|
Vaporlokomotivo en Gare du Nord (1970)
| |||
kapostacio • stacio sur tera surfaco • stacidomo de subtera fervojo • S-Bahn station • landlima stacio • fervoja stacidomo | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 10-a | ||
Geografia situo | 48° 52′ 46″ N, 2° 21′ 26″ O (mapo)48.87945500082.35733955798Koordinatoj: 48° 52′ 46″ N, 2° 21′ 26″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 28 (surfacaj) + 4 (subteraj) | ||
Kajoj | 15 (surfacaj) + 2 (subteraj) | ||
Tarifa zono | IDF/1 | ||
Jara trafiko | 211 698 470 vojaĝantoj (2022) 32 102 825 vojaĝantoj (2021)(Fonto: RATP) | ||
Historio | |||
Malfermo | 20-a de junio 1846 | ||
Arkitekto | Jacques Hittorff | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | SNCF | ||
Trafikanto | SNCF | ||
Kodo UIC | 87758904 87271007 87271023 (subtera) 87271031 (surfaca) | ||
Trajno-linioj | · · · Eurostar · Thalys · Intercités · | ||
Interkonektoj | |||
Metro-linioj | · | ||
Pliaj informoj | |||
En TTT | Gare du Nord ĉe "SNCF" | ||
Gare du Nord [ɡaʁ dy nɔːʁ], oficiale Paris-Nord (Parizo-Nordo) (france Gare de Paris-Nord), situanta en la 10-a arondismento de Parizo, konsistigas la kapostacion de fervoja reto priservanta la nordon de Francio, kaj ties limajn landojn. Pro la proksimeco de Belgio, Nederlando, Britio kaj Germanio, ĝi ĉiam ludis grandan internacian rolon, antaŭ ol ĝia regiona trafiko forte disvolviĝis. Ĝi estas la unua stacidomo de Eŭropo koncerne trafikon kaj la dua en la mondo rilate nombron da vojaĝantoj, per 190 milionoj da vojaĝantoj en 2008.
Malfermita en 1846 fare de "Compagnie des chemins de fer du Nord" kiel alira kajo de la linio de Paris-Nord al Lille, la stacidomo konsistigas plej gravan « Interkonektan kruciĝejon » de la ĉefurbo, kie kunekzistas rapidegaj trajnoj (naciaj per TGV kaj internaciaj per Eurostar kaj Thalys), trajnoj de ĉefaj linioj (Intercités) kaj TER (trajno) Pikardio, Transilien, RER, metroo, busreto RATP, taksioj kaj bicikloj "Vélib".